Kabineto Szemere
Etoso
Kabineto Szemere | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 2-a de majo 1849 - 11-a de aŭgusto 1849 | |
Antaŭulo | Tutlanda Patrujdefenda Komisiono | |
Sekvanto | Kabineto Andrássy | |
Kabineto Szemere [semere] estis la tria respondeca sendependa ministraro en Hungario, kiu gvidis la landon kvaronjaron en 1849.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kabineto kreiĝis depost kiam la hungara armeo reokupis grandan parton de la lando. La kabineto daŭris laboron de Tutlanda Patrujdefenda Komisiono jam pli pace, krome estis akceptita la leĝo pri minoritatoj.
Fiaskon de la kabineto kaŭzis tio, ke ne nur Habsburgoj kun Josip Jelačić atakis Hungarlandon, sed ankaŭ Rusa Imperio. Sekvis subpremado de la lando, memstara kabineto ne funkciis ĝis 1867 rezulte de Aŭstra-hungara interkonsento. Tiam Kabineto Andrássy ekfunkciis.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Bertalan Szemere – ĉefministro, ankaŭ ministro pri enlandaj aferoj
- Kázmér Batthyány – ministro pri eksterlandaj aferoj, agrikulturo, industrio kaj komerco
- Ferenc Duschek – ministro pri financo
- Sebő Vukovics – ministro pri justico
- Lázár Mészáros – ministro pri defendo (post semajno Artúr Görgey, fine Lajos Aulich)
- Mihály Horváth (historiisto) – ministro pri religio kaj eduko
- László Csány – ministro pri transporto kaj laboro